Per la sintagmo senta volismo[1] aŭ voluntarismo[2] estas indikataj tiuj filozofioj kiuj asertas la superecon de la volo, de la sentoj aŭ de la pasioj, kompare kun la intelekto kaj ties kapablo atingi raciajn verojn. Ekzemple, en senta volismo oni asertas la supereco de la kredo sur la racio aŭ, kiel diris Blaise Pascal, la superecon kompare kun la racieco (esprit géométrique) de la «spirito de subtileco» (esprit de finesse) kiu kapablas esprimi la ekzistadismajn sciendaĵojn pri la homo, la movoj de la animo, la principoj kiuj regas lian spiritan sferon.